Kio venas post la libereco?

in #esperanto6 years ago (edited)

quidam-act-statue-e1454702835561.jpg

Subjugado. Perforto. Manko de rajtoj. Malrespekto. Tiuj ĉiuj estas trajtoj kiuj atingas al pluraj minoritataj sferoj de nia socio. En tiu ĉi teksto, mi ĉefe parolos pri la virinoj kaj kiel virino, sed tiuj linioj same povas etendiĝi al la aliaj – kaj certe estos iom da identiĝo al tio ĉio.

Rigardante la historion, ni vidas ke pluraj fojoj virinoj estis silentigitaj, sen rajto senti plezuron dum seksumado, nek la rajto voĉdoni, korsetigitaj kaj inter multaj aliaj aferoj. Hodiaŭ, kelkaj aferoj ankoraŭ ne ŝanĝis, ĉar ankoraŭ okazas pluraj kazoj de perforto, malrespekto, malgranda salajro por sama laboro, kaj tiel plu.

Tamen, jam multe pli bonas. Virinoj gajnas pli kaj pli da spaco kaj voĉo, kaj de tio venas mirinde nekredebla ŝanĝo en nia socio. Sed, ĉu vi demandis al vi mem, kio venas post la libereco? Kiam oni havas pli da libereco, oni havas pli da respondeco sur siaj agoj kaj diraĵoj. Kiam oni havas pli da povo, tie tiu trovos pli da respondeco.

Laŭ mi, indas ke ni haltiĝu por iom da tempo kaj pensu: Kion ni faros kun pli da povo kaj libereco? Ĉu ni uzu tion por subjugi la virojn? Ĉu ni uzu tion por justigi iun ajnan agon nian – “ili ĉiam faris tion, seksumis kun pluraj senzorge kaj inter aliaj aferoj, do nun estas nia vico perfidi kaj fari kion ajn venas al nia kapo”? Ĉu indas iĝi rankoraj, reagemaj kaj ribeliĝemaj?

Kaj, atentu ke, mi ne volas ŝajnigi ĉi tie defendanto de iu “pudoreco”, nek komprenigi ke la libereco estas malbona, kaj ankaŭ ne ĝeneraligi la sintenojn de viroj kaj virinoj. Mia celo ĉi tie estas pensigi pri ke indas konsideri kion fari kun tiu libereco kaj povo kiujn ni nun ekhavas. Tiu estas bela oportuno por montri alian manieron agi, montri la alian flankon de la vizaĝo, kaj pli enprofundiĝi en nia “ineco”, eĉ por ke ni povu pli bone vortumi pri tio.

Estas fakto ke viroj kaj virinoj estas tre malsamaj estoj kaj havas malsamajn manierojn funkcii. Kaj aldone al tio, ankaŭ troviĝas la diverseco inter tiuj du flankoj, kio vere povus iĝi alia teksto. Sed por nun, mi prenu la arketipon aŭ ideon de virino kaj viro. Jes, ekzakte tiu koncepto de Jung pri iu praa imago aŭ ideo de la aferoj, kiuj iĝas pli malpli universalaj – Viraj trajtoj kiel la suno, agemo, esploremo, raciemo kaj virinaj trajtoj kiel la luno, enemo kaj sentemo.

Tiel, indas ke ambaŭ flanke apogante unu la alian, je siaj karakteroj kaj, per tiu kunlaborado kaj apogado fari kun ke tiu cirklo ĝiru – Io kiel la japana simbolo de ying kaj yang. Ankoraŭ pli profunde, mi ŝatas pensi personojn trans la ŝildo, virino kaj viro. Ke ĉiu sukcesu harmoniigi ĉi tiujn flankojn ene si mem, por ke tiu harmonio aperu ekstere. Kaj nepre ne forgesi ke - Ni ĉiuj estas en tiu ĉi granda planedo, lernante la plej gravan trajton, kiu fine elsavos nin kaj nin ligos – AMO.

Sort:  

Tiom bele. ja kiel mi legis en malnova libro "Virinoj kaj viroj estas du flugiloj de birdo, ili nur juste kaj mezagante kunlaborante povas flugi, ne provante regi unu la alian."
Tre dolĉa klarigo en via artikolo pri aferoj pri kiuj mi ĉiam zorgas. Homoj emas troiĝi...

Dankon, mia kara! Vi ege afablas! :)

Mi amegas tiun ĉi tekston. Ankaŭ mi pensas ke ni devas halti kaj enprofundiĝi en ĉi tiajn konsiderojn por vere kompreni la bazon de niaj genraj malfacilaĵoj. Se ni ne agas tiel, ni nur ĵetas nin en vojon de senpensa batalado kontraŭ ĉio kio ŝajnas subpremi nin.

Estas malfacile atingi veran mensklaron pri tiuj aferoj, sed ni devas peni por tiu atingo ĉar, kiel vi bone diris, temas pri respondeco. Bedaŭrinde, plimulto ne interesiĝas pri respondeco:

Se ni agas respondece, tiam ni komprenas ke la maskleco kaj la ineco estas gravaj esencaj partoj de nia ekzisteco, kaj ni devas honori ilin k. mastrumi ties esprimojn plej saĝe, por estigi bonajn konsekvencojn por ĉiuj.

Dankegon pro via reago! Jes! Ni babilu! Hahaha!

Jes vi pravas, ke ni ĉiuj celas evolui la alian flankon en nia personeco. Interese vidi, ke tre aĝaj viroj ofte aspektas iom virinaj kaj, virinoj en alta aĝo iom viraj, ĉu ne?

Jes, iumaniere mi pensas ke ni portas ambaŭ flankoj jes...
hihihi... Dankon akompani min! :) Kaj dankon pro via reago!
Boonan tagon

Coin Marketplace

STEEM 0.20
TRX 0.12
JST 0.029
BTC 60943.34
ETH 3387.52
USDT 1.00
SBD 2.57